Ne konfuzu kun Universitato de York en Ontario, Kanado
Universitato de Jorko | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato • altlernejo • eldonejo • eldonejo de malfermita aliro • organizaĵo pri edukado • plate glass university | |||||
moto | In limine sapientiae (Sur la sojlo de saĝeco) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1963 | ||||
speco | publika urba | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 53° 56′ 48″ N, 1° 3′ 9″ U (mapo)53.94659-1.0525Koordinatoj: 53° 56′ 48″ N, 1° 3′ 9″ U (mapo) | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
urbo | Jorko | ||||
adreso | University of York, Heslington, York, North Yorkshire, YO10 5DD | ||||
poŝtkodo | YO10 5DD | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Greg Dyke vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 17 155 vd | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Grupo Russell • White Rose University Consortium • N8 Research Partnership • ORCID • Jisc • Digital Preservation Coalition • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • arXiv vd | |||||
filiita al | |||||
• Grupo Russell vd | |||||
filioj | |||||
• University of York Art Collection vd | |||||
| |||||
| |||||
Universitato de Jorko (angle: The University of York) estas universitato fondita en 1963 proksime de la grandurbo de Jorko en Anglio. Malgraŭ sia juna aĝo, ĝi estas inter la plej bonaj universitatoj en la mondo, kaj ankaŭ en Britio, en la kampoj de instruado kaj esplorado, precipe elstara en la kampo de esplorado kaj publikaĵoj en la fakoj de komputiko, angla literaturo, arkitekturo, filozofio, psikologio, politiko, ekonomiko, muziko kaj kulturaj studoj. La universitato estas rangita 151-a inter la plej bonaj esploraj universitatoj en la mondo en la QS-rangotabelo de universitatoj en la mondo por 2023 [1].
Kiel la universitatoj de Oksfordo kaj de Kembriĝo, la universitato konsistas el sendependaj kolegioj (dek, aktuale en 2021) kaj havas proksimume 30 sekciojn kaj fakultatojn. Universitata kampuso (nomita Heslington Campus) situas sudoriente de la grandurbo kaj estas konstruita ĉirkaŭ granda artefarita lago kie preskaŭ ĉiuj sekcioj de la universitato situas, krom la sekcio de arkeologio kiu situas en la "King's Manor", kiu estas proksimume 3 km de ĝi. En 2007 komenciĝis la vastiĝo de la kampuso al nova areo nomita Haslington East, en 2010 pluraj sekcioj proponitaj al la nova kampuso. La universitato estas membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj, membro de la Monda Universitato-Reto kaj membro de la Russell Group [2].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search